Luigi Giuseppe Lasagna (naskiĝis la 4-an de marto 1850 en Montemagno, mortis la 11-an de novembro 1895 en Juiz de Fora) estis itala episkopo.
Li estis titulara episkopo de Oea ekde la 10-a de marto 1893 ĝis la 11-a de novembro 1895. Li estis la fondinto de la salesianaj verkoj en Brazilo kaj Urugvajo.
Biografio
Li naskiĝis en Montemagno en 1850, kaj estis ordinita salesiana pastro en 1873. En 1876, kun la helpo de Don Bosco li estis sendita misiisto al Latin-Ameriko. Li estis konsekrita titulara episkopo[1] de Oea la 12-an de marto 1893 de la kardinalo Lucido Maria Parocchi, kaj pli bone konata kiel Dom Luís.
Li fariĝis direktoro de la Kolegio de Vilaĝo Kolono, en Urugvajo. En 1881, li inaŭguris veterstacion, poste fondis katolikan universitaton kaj mezlernejon pri agrikulturo. En 1883, li komencis sian ministerion en Brazilo.[2]
Li mortis en 1895 en Juiz de Fora,[3] viktimo de fervoja akcidento kiam du trajnoj de la kompanio Estrada de Ferro Central do Brazil koliziis. En la sama akcidento, mortis sep fratinoj, kvin aliaj pastroj kaj lokomotivisto.
Referencoj
Bibliografio
- Paolo Albera, Mons. Luigi Lasagna: Memorie Biografiche, 1900.
- D. Barberis, Mons. Luigi Lasagna “Vale mecum”, San Benigno Canavese, 1901.
- Lorenzo Gentile, Missionsbischof Alois Lasagna, Salesianer 1850–1895, übersetzt durch Leo Schlegel, München, 1933
- Juan E. Belza, Luis Lasagna, el obispo misionero, 1969
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj