Flago |
Dato |
Teritorioj |
Priskribo
|
|
1960 – |
Akrotiri kaj Dekelia (britaj militejoj sur la insulo Kipro) |
Estas uzata la Union Jack.
|
|
1990 – |
Flago de Angvilo |
Blue Ensign kun la blazono de Angvilo (3 delfenoj )
|
|
1910 – |
Flago de Bermudo |
Red Ensign kun la blazono de Bermudo (leono, ŝildo kaj surstrandiginta ŝipo)
|
|
1963 – |
Flago de la Brita Antarkta Teritorio (internacie ne agnoskita, vidu Antarkta traktato) |
White Ensign sen kruco de Sankta Georgo kun la blazono de la Brita Antarkta Teritorio
|
|
1960 – |
Flago de la Britaj Virgulininsuloj |
Blue Ensign kun la blazono de la britaj Virgulininsuloj (virgulino kun olelampo sur verda fono, ĉirkaŭita de dek olelampoj kaj la frapfrazo VIGILATE)
|
|
1990 – |
Flago de la Brita Hindoceana Teritorio |
6 bluaj ondolinioj sur blanka fono, Union Jack kaj palmo kun krono
|
|
1958 – |
Flago de la Kajmaninsuloj |
Blue Ensign kun la blazono de la Kajmaninsuloj (testudo, ananaso, angla leono, 3 steloj, bluaj ondolinioj kaj frapfrazo: HE HATH FOUNDED IT UPON THE SEAS)
|
|
1948 – |
Flago de la Falklandoj |
Blue Ensign kun la blazono de la Falklandoj (virŝafo, blublankaj ondolinioj, velŝipo kaj frapfrazo: Desire the right)
|
|
1948 – |
Komercflago de la Falklandoj |
Red Ensign kun la blazono de la Falklandoj
|
|
1948 – |
Flago de la Guberniestro de la Falklandoj |
Union Jack kun centra cirklita blazono de la Falklandoj
|
|
|
Flago de Ĝibraltaro |
Blanka flago kun ruĝa strio malsupre, centre ruĝa tritura fortikaĵo kun ora ŝlosilo
|
|
|
Flago de Moncerato |
Blue Ensign kun la blazono de Moncerato (nigra latina kruco, kun verdvestita virgulino, kiu tenas harpon sur helblubruna fono)
|
|
1984 – |
Flago de la Pitkarna insularo |
Blue Ensign kun la blazono de la Pitkarna Insularo
|
|
1984 – |
Flago de Sankta Heleno |
Blue Ensign kun la blazono de Saint Helena (trimasta velŝipo kies malantaŭa flago estas la angla kruco de Sankta Georgo sur verda akvo antaŭ krutaj klifoj kaj supra birdo)
|
|
2002 – |
Flago de Tristan da Cunha (apartenas al Sankta Heleno) |
Blue Ensign kun la blazono de Tristan da Cunha (fiŝkaptista boato super mara krono, 4 albatrosoj en ŝildo ĉirkaŭita de 2 omaroj, frapfrazo: Our faith is our strength')
|
|
1985 – |
Flago de Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj |
Blue Ensign kun la blazono de Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj
|
|
1968 – |
Flago de la Turkoj kaj Kajkoj |
Blue Ensign kun la blazono de la Turkoj kaj Kajkoj (konko, omaro kaj kakto sur okroflava ŝildo)
|