Linio C (metroo de Bonaero)

Met Linio C

Stacio Diagonal Norte

Stacio Diagonal Norte
Superrigardo
Sistemo Metroo de Bonaero
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto Emova
Historio
Malfermo 9-a de novembro 1934
Teknikaj trajtoj
Longo 4,4 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Nombro de trakoj 2
Stacioj de la fervojlinio
9
vdr

Linio C estas unu el la ses linioj de la Metroo de Bonaero. Ĝia itinero iras de la stacio Retiro ĝis la stacio Constitución, ambaŭ apud la fervojaj stacidomoj de la samnomaj kvartaloj. Ĝi estis malfermita la 9-an de novembro 1934, iĝante la tria linio de la reto provizanta servon al publiko kaj la unua havanta transversan itineron. Ĝi etendiĝas ĉefe sub la avenuo Ramos Mejía kaj la stratoj Esmeralda, Sarmiento, Carlos Pellegrini, Bernardo de Irigoyen kaj Lima Oeste. Ĝi havas longon de 4,4 km kaj entute naŭ staciojn. Ĝi uzas, kiel linioj A, D, E kaj H, kolekton de elektra energio per supertraka kontakta lineo. Linio C estas konata kiel la línea de los españoles pro la speco de verkoj kiuj estas inspiritaj de la tipaj pejzaĝoj de Hispanio. Tiel, ĝia superrega stilo estas Novkolonia, kunfandita kun indiĝenaj dekoraciaj elementoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj