Lili Árkayné Sztehló [ArkainE stelO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Árkayné Sztehló Lili estis hungara vitralisto . Ŝia alterna geedziĝa nomo estis Árkay Bertalanné , ja ŝia edzo estis Bertalan Árkay , ŝia bopatro estis Aladár Árkay .
Baziliko de Győr (vitraloj de Lili Árkayné Sztehló)
Preĝejo Koro de Jesuo (Hegyvidék)
Lili Sztehló [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1897 en Budapeŝto , ŝi mortis la 28-an de oktobro 1959 (laŭ alia informo la 2-an de novembro 1959 ) en Budapeŝto.
Biografio
Lili Árkayné Sztehló akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en sia naskiĝurbo en 1923 , sed la studentajn jarojn ŝi interrompis kaj ŝi vivis 2 jarojn en Vieno . Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Deák-Ébner , István Bosznay , János Vaszary (pentristo) kaj Oszkár Glatz . Post la diplomo ŝi ricevis stipendion en Parizo . Ŝi komence pentradis kaj kreis ceramikaĵojn, poste ŝi planis nur vitralojn . Ŝi edziniĝis, ili vivis en Romo 2 jarojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1930-1938.
Ŝia memorekspozicio
El kolektivaj ekspozicioj
Elektitaj vitraloj
Fontoj