Liane Moriarty


Liane Moriarty
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1966 (1966-11-15) (58-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Macquarie Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Jaclyn Moriarty Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo romanisto
verkisto de porinfana literaturo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kreiva kaj profesia verkado, reklamo kaj advertising copy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2004– vd
Verkado
Verkoj What Alice Forgot ❦
Big Little Lies ❦
Truly Madly Guilty ❦
Nine Perfect Strangers ❦
The Husband's Secret ❦
The Hypnotist's Love Story vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liane MORIARTY (naskita la 15an de novembro 1966, en Sidnejo, Novsudkimrio, Aŭstralio) estas aŭstralia verkistino, kiu ĝis 2024 verkis naŭ romanojn, inkluzive de furorlibro de la New York Times, Big Little Lies, kiu estas adaptita en televidserio ĉe HBO.

Vivo

Moriarty kreskis en Sidnejo, Aŭstralio, en familio de kvin filinoj kaj unu filo. Du el ŝiaj fratinoj ankaŭ estas verkistoj (Nicola Moriarty kaj Jaclyn Moriarty). Ŝia fratino Jaclyn atestis, ke ilia patro kuraĝigis ŝin kaj ŝiajn fraton kaj fratinojn skribi rakontojn, kaj por ĉiu kajero kiun ili plenigis, li donus al ili dolaron kaj duonon.

Post studentiĝado ĉe lernejo, Moriarty laboris en reklamado kaj merkatigo por eldonfirmao. Ŝi tiam prizorgis sian propran kompanion dum iom da tempo antaŭ ol eklabori kiel sendependa publikeca agento. En 2004, post kompletigado de ŝia magistro en Universitato Macquarie, ŝia debuta romano, Three Wishes, estis publikigita kiel parto de ŝia akademia laboro [1].

En 2017, la drameca mini-serio Big Little Lies estis publikigita, surbaze de ŝia samnoma libro. En 2021, alia filmadaptigo estis publikigita - Nine Perfect Strangers (Naŭ Kompletaj Nekonatuloj) fare de Hulu en televidminiserion, produktita kaj ĉefroligante de Nicole Kidman [2]. Pliaj ŝiaj romanoj estos adaptitaj en filmojn aŭ televidseriojn [3][4].

Aldone al romanoj por plenkreskuloj ŝi ankaŭ verkas infanlibroj.

Ĝis oktobro 2020, pli ol 15 milionoj da kopioj de ŝiaj libroj estis venditaj tutmonde kaj tradukitaj en 39 lingvojn [5] [6].

Verkaro

Romanoj

Referencoj

  1. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2011-07-11. Alirita 2011-07-17 .
  2. Porter, Rick, "Nicole Kidman, 'Big Little Lies' Team Set Drama Series at Hulu", Hollywood Reporter, 2019-05-01. (en-US)
  3. Ng, Philiana, "CBS Films to Adapt 'The Husband's Secret' for Big Screen", The Hollywood Reporter, 2013-09-04. (angle)
  4. Kroll, Justin, "Blake Lively to Star in Thriller ‘The Husband’s Secret’ From ‘Big Little Lies’ Author", Variety, 2017-05-25.
  5. https://lianemoriarty.com.au/
  6. Hooton, Amanda, "How Sydney author Liane Moriarty sold six million books and inspired an HBO series", The Sydney Morning Herald, 15 July 2016.

Eksteraj ligiloj