La tuta konstruigita areo samkiel eĉ preskaŭ la tuta teritorio de la municipo situas en Ĉeĥa Silezio, sed kelkaj muelejoj de hodiaŭ inundigita akva rezervujo Slezská Harta, samkiel ankaŭ kelkaj parceloj sur ties suda bordo devene apartenis al katastra teritorio de najbara moravia municipo Bílčice.
La unuaj mencioj pri la vilaĝo devenas jam el la 13-a jarcento.
La nomo de vilaĝo
La nomo de vilaĝo kelkfoje ŝanĝiĝis. Ĝis la jaro 1920 la nomo estas indikata kiel Spachendorf, ekde la 1921Špachov, ekde 1925 ĝis 1938 Leskovec nad Moravicí. Post okupo de ĉeĥaj limregionoj en la jaro 1938 tio estis la germana Spachendorf kaj post liberigo en la 1945 denove la ĉeĥa Leskovec nad Moravicí.