Lady Caroline LAMB (denaske Ponsonby; 13a de Novembro 1785 – 25a de Januaro 1828), konata kiel Honourable Caroline Ponsonby ĝis ŝia patro sukcedis en la grafeco en 1793, estis Angl-Irlanda aristokrato kaj romanisto, plej bone konata pro sia amafero kun Lord Byron en 1812. Ŝia edzo estis La Honorinda William Lamb, kiu poste iĝis Vicgrafo Melbourne kaj Ĉefministro. Tamen, ŝi neniam estis Vicgrafino Melbourne ĉar ŝi mortis antaŭ Melbourne sukcedis en la nobelaro; pro tio ŝi estas konata al la historio kiel Lady Caroline Lamb.
Ŝi estis la nura filino de Frederick Ponsonby, 3a Grafo de Bessborough, Angl-Irlanda nobelo, kaj Henrietta, Grafino de Bessborough, kaj rilata al aliaj altrangaj sinjorinoj, estante nevino de Georgiana Cavendish, Dukino de Devonshire, kaj kuzino (pro geedzo) de Annabella, Lady Byron.