L'Histoire d'Adèle H. (Historio de Adèle H.) estas franca filmo de François Truffaut, aperinta en 1975.
Temo
Tiu filmo rakontas la historion de Adèle Hugo, dua filino de Victor Hugo. Tiu ĉi, obsedata de la akcidenta morto de sia unua filino, Léopoldine Hugo, forlasas la duan. Adèle poste ekkonas pasian amon, eĉ obsedan, al brita leŭtenanto Pinson, kiu ne reciprokas al ŝi. Ŝi postsekvas lin en Halifakso kaj Barbado. Adèle finas sian vivon en defalo kaj frenezo.
Teĥnikaĵoj
Rolularo
- Isabelle Adjani: Adèle Hugo
- Bruce Robinson: Leŭtenanto Albert Pinson
- Sylvia Mariott: S-ino Saunders
- Joseph Blatchley: Whistler, librejestro
- Ivry Gitlis: Magiisto-magnetizisto
- Ruben Dorey: S-ro Saunders
- Clive Gillingham: Keaton
- Louise Bourdet: Servantino de Victor Hugo
- Sir Cecil de Sausmarez: Mastro Lenoir, notario
- Sir Raymond Falla: Juĝisto Johnstone
- Roger Martin: Doktoro Murdock
- Jean-Pierre Leursse: Nigra skribisto
- Carl Hathwell: Servosoldato de Pinson
- François Truffaut: Oficiro (ne kreditita)
Premioj
- 1976: Premio Méliès
- 1976: Speciala Premio de kritiko de Internacia Film-Festivalo de Kartaĥeno
- 1976: Catalina de Oro por la plej bona aktorino de Internacia Film-Festivalo de Kartaĥeno al Isabelle Adjani
Eksteraj ligiloj