László Szabó frekventis bazlernejon en Hajdúszoboszló, poste li abiturientis en Debrecen, fine li studis juron en Universitato István Tisza (1940-1943). La soldatiĝo rompis la lernadon. Post kelkaj monatoj li rifuĝis kaj kaŝiĝis en Balatonföldvár, kie li helpis al la polaj rifuĝintoj. Iom poste li rifuĝis al Svislando, kie li estis edukisto de infanoj. Libertempe li komencis skulptadi ŝtonojn. Depost la 2-a mondmilito li finis la juron en Ĝenevo kaj Laŭzano. En 1947 helpe de stipendio li studis jam arton en Nacia Altlernejo de Belartoj, li ricevis diplomon, poste li restis plu en Parizo. Li vivtenis sin kiel restaŭristo, dum li aliĝis al junaj skulptistaj grupoj. Iom poste li estis jam konata skulptisto. Li vivis kelkajn jarojn ankaŭ en Okcidenta Germanio, sed 1973 li revenis al Parizo. Li revizitis Hungarion en 1968, eĉ ekde la sekva jardeko li alterne vivis en Hajdúszoboszló kaj Francio.