La krizobalanacoj (latine Chrysobalanaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas preskaŭ 20 genrojn kaj ĉirkaŭ 500 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas krizobalano.
Tiuj plantoj estas arboj, arbedoj, arbustoj kaj herboj, kiuj vegetas en ĉiuj tropikaj kaj en pluraj subtropikaj regionoj de la mondo[3]. La plej specioriĉa estas la neotropiso; la plejmultaj genroj troviĝas en la afrotropiso. Multaj specioj vegetas en tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj.
Iuj specioj enhavas silikon en siaj organoj por rigideco kaj tiele la folia histo ofte entenas durigitajn idioblastojn. La floroj produktas frukton kiu nomiĝas koko-pruno (angle : coco plum).
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (25 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
Vidu ankaŭ
Referencoj