Krestaj karakaroj, Krestaj karakaraoj aŭ laŭ latinascienca nomoCaracara, iam Polyborus, estas genro de rabobirdoj de la familio de Falkedoj kiuj troviĝas en granda parto de Ameriko. Ili formas parton de la subfamilio de Poliborenoj, kiu nomiĝas tiele pro la iama genronomo Polyborus, tio estas, la Krestaj karakaroj estas la tipaj birdospecioj de la subfamilio.
Ili estas parto de grupo kolektive nomata kiel karakaroj. La nunaj specioj de la genro Caracara estis iam konsiderataj samspecifaj (kiel "Kresta karakaro" - nomo ankoraŭ amplekse uzata por la Norda karakaro)[1][2][3] kaj dumlonge lokigitaj en la genro Polyborus.
La restaĵoj el fosilioj pruvas la longan historion de la kontinentaj "krestaj karakaroj". Restoj de Norda karakaro, iom pli grandaj ol tiuj aktualaj sed tute identaj, troviĝis en la fama La Brea. Krome la Guadalupa karakaro povus deveni el jam distinga populacio de okcidenta Meksikio kiu sekve estis forigita fare de la ĉefa kontinenta populacio.