Konstancio Ĥloro, latineFlavius Valerius Constantius, dicitur Chlorus, estis romia imperiestro (la nomepiteton Ĥloro, t.e. la Pala, greke χλωρός, li ricevis de la postaj bizanciaj historiistoj). Li naskiĝis ĉirkaŭ la 31-a de marto250 kaj mortis la 25-an de julio306. Estis ano de unua tetrarkio de 293 ĝis 305. En 305 li iĝis imperiestro, la ĉefa tetrarko.