Konkurso de paco (ĉeĥe Závod míru, slovake Preteky mieru, ruseВелогонка мира, pole Wyścig Pokoju, germane Friedensfahrt, france Course de la Paix) estis la plej granda amatora biciklista konkurso post la dua mondmillito en Orienta Eŭropo. Ĝi okazis ekde la jaro 1948, unue sur teritorio de Pollando kaj Ĉeĥoslovakio, ekde la 1950-aj jaroj aldoniĝis ankaŭ orienta Germanio kaj en la 1980-aj jaroj ankaŭ Sovetunio. Lasta jarkonkurso 2006 estis konkurso de kategorio 2.HC de IBU. Ekde la jaro 2007 la konkurso estis pro financaj kaŭzoj finita.