La Verbandsgemeinde Untermosel estis administra komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj proksime kunlaborantaj. Ĝi troviĝis en la distrikto Mayen-Koblenz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj fine de 2012 havis 18 163 loĝantojn. La 1-an de julio 2014 la membraj komunumoj kun tiuj de la najbara komunumaro Rhens unuiĝis al nova, pli granda komunumaro Rhein-Mosel.