La Verbandsgemeinde Rhein-Mosel estas administra komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj proksime kunlaborantaj. Ĝi troviĝas en la distrikto Mayen-Koblenz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj ekestis la 1-an de julio 2014 per unuigo de la membraj komunumoj de la antaŭaj komunumaro Untermosel (pli okcidente) kaj komunumaro Rhens (pli oriente). La suma teritorio situas okcidente kaj sude de la eksterdistrikta urbo Koblenz. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 27 258 loĝantojn.
Eksteraj ligiloj