La komuna fonduso por krudaĵoj (angle Common Fund for Commodities, akronime CFC) estas internacia organizaĵo, interregistara financa institucio, kiu laboras por certigi stabilajn prezojn por elektitaj krudmaterialoj, precipe tiuj produktitaj en evolulandoj. La organizaĵo estis establita en 1989, post kiam internacia interkonsento Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (UNCTAD) estis finita en 1980. La laboro por starigi la fondaĵon okazis kadre de UNCTAD kaj estis parto de la provo pri starigo de en:nova ekonomia monda ordo (NIEO).
101 landoj kaj naŭ internaciaj organizaĵoj estas parto de la organizaĵo [1]. La ĉefsidejo de la Komuna Fonduso situas en Amsterdamo.
La organizaĵo havas la statuson de konstanta observanto en la Ĝenerala Asembleo de UN.
Referencoj
Eksteraj ligiloj