Onidire, ĝi neniam dormis[7], ripozis aŭ reduktis sian senĉesan gardadon[8]. Tamen, kiam Jasono alvenis en Kolĥido ĝuste por preni la oran ŝaffelon, la princino Medeo enamiĝis al li, kaj helpis lin venki la drakon: ŝi dormigis ĝin pere de sia magio, alvoko al Hipno kaj drogoj[9] kaj poste prenis la ŝaffelon kaj portis ĝin al la argonaŭta ŝipo[10]. Laŭ alternativa versio, la heroo sukcesis akiri la trofeon ĉu ĉar li mem dormigis la monstron per drogoj kaj kantoj[2] ĉu danke al la interveno de Orfeo, kiu lulkantis per sia liro. Tiajn versiojn, laŭ kiu la drako ne mortis, sekvas ankaŭ Likofrono. Laŭ sia Alekxandra[11], la Kolĥida drako sekvis la argonaŭtojn ĝis la insulo de la feakoj en sia klopodo reakiri la oran ŝaffelon. Troviĝas ankaŭ fontoj, laŭ kiu Medeo dresis tiun serpertegon per dolĉaĵoj kaj karesoj, kaj lokigis ĝin en subtera ĉambro de la palaco, por sia uzo[12]. Tamen, laŭ Diodoro Sicila Medeo ne nur dormigis la drakon, sed mortigis ĝin per veneno[13].
Sed laŭ la plejmulto de la versioj, tuj post ĝia dormiĝo Jasono mortigis la drakon kaj forkuris kun la famega ŝaffelo, celo de la ekspedicio de la argonaŭtoj. En variaĵo de la rakonto kiu nur aperas sur vaz-pentraĵoj, komence la drako sukcesis forgluti Jasonon, sed vomis lin poste danke al trinkaĵaco verŝita en ĝia buŝo fare de Medeo aŭ al interveno de Ateno.
Tamen, la mortigo de la drako estis nur la unua el la plenumendaj defioj nepraj por ke la reĝo Eeto permesu Jasonon reveni hejmen. Post tio, li devis jugi du bronzajn bovojn fajro-spirantajn, plugi kamparon per ili kaj semi tien la dentojn de la ĵusvenkita drako[14]. Medeo denove helpis sian amaton, kaj donis al li ungventon fajroprotektantan kiu ebligis Jasonon jugi la taŭrojn. Poste, kiel ordonite, li semis la dentojn de la drako, sed el ili spruĉis armitaj soldatoj (la spartoj) kiu minacis lin. Bonŝance, la ĵusnaskitaj soldatoj komencis interbalati ĝismorte kiam Jasono, laŭ konsilo de Medeo[15], konfuzigis ilin per ĵetado de pezega ŝtono inter ili[16]. Versio de la rakonto ĉefroligas la argonaŭtan komandanton, ĉar laŭ ĝi li profitis la konfuzon por mortigi ilin perglave. Iel ajn, li sukcesis plenumi sian taskon kaj pretiĝis reveni hejmen[17].
La rakonto pri semado de la drakaj dentoj tiel similis al tiu de Kadmo, ke multaj versioj asertas ke la dentoj semitaj fare de Jasono ne apartenis al Kolĥida drako, sed al tiu Ismena[18]. Laŭ ili, Ateno donis al Kadmo nur duonon de la dentaro, kaj donacis la ceterajn al Eeto. La reĝo gardis ilin, por estonta uzo kaze ke iu kuraĝu aspiri la akiron de la ora ŝaffelo[17].
Verŝajne, la proverba or-avidemo atribuita al la drakoj (kiu supervivis ĝis Mezepoko en multaj kulturoj) naskiĝis ĝuste el tiu rakonto (serpento kiu sendorme gardas oran ŝaffelon) krom tiu pri Ladono, la drako kiu gardis la orajn pomojn en Hesperio[19].
Interpretado
Laŭ Diodoro Sicila, la figuro de la Kolĥida drako estas misinterpreto de la originaj rakontoj. La fontoj priskribas ke Eeto starigis muregon ĉirkaŭ la arbo sur kiu li pendigis la oran ŝaffelon, kaj postenis multajn soldatojn tie por gardi ĝin. Tiu gvardio devenis el Taŭrido aŭ Taŭrida Kersoneso, do la grekoj mislegis tiun nomon kaj elpensis la miton pri la du taŭrojn jugindaj per Jasono. La fakto ke ili spiris fajron simbolus la proverban kruelecon de la taŭridanoj, kiuj kutime mortigis ĉiun fremdulon alvenintan al sia lando. Same okazis kun la vorto Drako, kiu laŭ Diodoro estis simple la nomo de la fortega kaj kruela estro de tiu gardistoj, sed kies konfuziga nomo generis legendon pri monstra timinda serpento[20].