En la Helena mitologio, la Ora ŝaffelo estis la lanaĵo de la flugila virŝafo nome Krisomalo (Χρυσομαλλος). Aperas en la historio de Jazono kaj la Argonaŭtoj, kiuj eliris al ties serĉado por atingi ke Jazono okupu laŭjustice la tronon de Jolko en Tesalio. Oni diris, ke la virŝafo estis la filo de Pozidono kaj de Teofano.[1]