Kindia estas grandurbo en Gvineo, kie armea ĉefbazo funkcias.
Geografio
Kindia situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj. Konakrio troviĝas 135 km.
Historio
Kindia evoluis, kiel agrikultura urbeto, la plej menciinda estas la bananoj. La fervojo (nun jam ne funkcias) helpis la evoluon. En la 1990-aj jaroj internaj militoj okazis en Liberio kaj Sieraleono, sekve alvenis rifuĝintoj.
Klimato
En Kindia tropika klimato regas. 2 sezonoj estas: la seka inter decembro-februaro kaj la pluva inter marto-novembro.
Trafiko
Kindia situas laŭ fervojo kaj ĉefvojo inter la maro kaj interna parto de la lando.
Vidindaĵoj
En la ĉirkaŭaĵo estas monto kun akvofalo
Fontoj
- Angla kaj franca Vikipedioj