La Katedralo Sankta Sofio de Novgorod (ruseСофийский соборLa sankta saĝeco de Dio) estas rusortodoksa katedralo konstruita inter 1045 kaj 1052 kaj estas la plej antikva katedralo el tuta Rusio. Ĝi estis konstruita sub Vladimir de Novgorod honore al sia patro, Jaroslavo la Saĝa, kiel dankaĵo al la novgorodanoj pro la helpo en la konflikto de Jaroslavo en la Kieva Regno. Ĝi estis konstruita sur loko kie malnova ligna preĝejo estis konstruita en 989, kiu bruliĝis. Ĝi estis konsekrita de la dua episkopo de Novgorod, Luka Ĵidiata, la 14-an de septembro 1052.