Rapido, Esperanto-Stenografio laŭ la oficiala germana unueca sistemo. H. Apitz kaj Ellersiek & Borel, Berlin 1927, 21/15 cm, 82 pg.
„ Depost mallonge en Aŭstrio kaj Germanlando, kie estis instruataj diversaj sistemoj stenografiaj, oni oficiale enkondukis la unuecan sistemon, kiu similas al Gabelsberger-stenografio. Tiun unuecan sistemon Wallon aplikas por Esperanto, aldonante kompreneble signojn por la ĉapelitaj literoj. Sed bedaŭrinde li ankaŭ senbezone ŝanĝas multajn signojn de la oficiala sistemo kaj tiel malfaciligas la rapidan uzadon al tiuj, kiuj bone skribas en la nacia sistemo. ”