Karen Blixen

Karen Blixen
Persona informo
Karen Blixen
Naskonomo Karen Christentze Dinesen
Naskiĝo 17-an de aprilo 1885 (1885-04-17)
en Rungstedlund
Morto 7-an de septembro 1962 (1962-09-07) (77-jaraĝa)
en Rungstedlund,  Danio
Tombo Rungstedlund (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj danaanglafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Karen Blixen
Familio
Patro Wilhelm Dinesen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ingeborg Dinesen Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Thomas Dinesen (en) Traduki kaj Ellen Dahl Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Bror von Blixen-Finecke (en) Traduki (1914–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Bror von Blixen-Finecke (en) Traduki (duaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Tania Blixen • Isak Dinesen • Pierre Andrézel • Osceola vd
Okupo novelisto
poeto
aŭtobiografo
verkisto
pentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Prozo kaj poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1905–1959 vd
Verkado
Verkoj Out of Africa ❦
Babette's Feast vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karen Blixen (1913)

Karen Christence BLIXEN-FINECKE, Isak DINESEN (Rungsted, 17-a de aprilo 1885 - 7-a de septembro 1962) estis Dana verkistino.

Ŝia patro, oficiro, verkisto kaj parlamentano Wihelm Dinesen, sinmortigis poste kiam li estis informita ke li estas malsana de sifiliso. Ekde tiam ŝia patrino prizorgis kaj edukis ŝin kaj ŝiajn gefratojn.

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, Baronon Bror Blixen-Finecke, kaj ili havis bienon de kafo en Kenjo. Ili havis malfacilan geedziĝon kaj ŝi renkontis Denys Finch Hatton en Najrobio. Tiuj informoj estas en ŝia romano Afrikansk pastoral de 1937.

Stilo

Ŝia verkado estis escepta por ŝia tempo. Unue, ŝi klopodis verki laŭ la plej bona tradicio de parola rakontado. Due, ŝia verkado baziĝis sur valoroj, kiuj estis konsideritaj eksmodaj en la frua dudeka jarcento kaj tiel multaj el la intrigoj de ŝiaj rakontoj okazis en la deknaŭa jarcento. Trie, ŝiaj verkoj estis stranga miksaĵo de aristokrataj valoroj, kontraŭ-kolonia protesto, kontraŭ-nazia protesto, gotikaj, erotikaj kaj aŭtobiografiaj elementoj.

Blixen gajnis la agnoskon kaj aprezon de elstaraj literaturaj figuroj, kiel Ernest Hemingway, (kiu esprimis sian dankon al ŝi per la vortoj: "Mi sentus min pli feliĉa hodiaŭ se la Nobel-premiita verkisto Isaac Dinesen estus premiita"). Ankaŭ la verkistoj Truman Capote, Pearl S. Buck, E. E. Cummings kaj Arthur Miller alte aprezias ŝian stilon de verkado.

En 1985 aperis la filmo "Memoroj el Afriko" ĉefrolita de Meryl Streep kaj Robert Redford. La filmo havis grandan sukceson kaj post sia sukceso, la hejmo de Belixen en Najrobo, Kenjo fariĝis nacia muzeo. Alia muzeo dediĉita al Blixen situas sur la familia bieno en Danio.

Bibliografio

  • Sandhedens hævn 1926
  • Sju romantiska berättelser, 1934.
  • Afrikansk pastoral, 1937
  • Vedergällningens vägar, 1944
  • Vintersagor, 1942.
  • Skuggor över gräset, 1960.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj