La kantono Jackson - angle Jackson County - estas kantono de Usono en la subŝtato Misurio. La administra centro estas la urbo Kansasurbo, nomita laŭ la rivero Kansaso. La kantono estis fondita la 15-an de decembro 1826.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 717 204 personoj sur areo de 1 596 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 449 loĝantoj/km².
La kantono Jackson estas ero de la Ĉefurba Regiono Kansasurbo.
Geografio
La kantono situas en la nordokcidento de Misurio, limiĝas okcidente kun la usona subŝtato Kansaso kaj havas teritorion de 1596 kvadratkilometroj, el kiuj 30 kvadratkilometroj estas akvosurfaco. Ĝi limiĝas horloĝdirekte kun jenaj kantonoj: kantono Clay, kantono Ray, kantono Lafayette, kantono Johnson kaj kantono Cass.
Historio
Kantono Jackson estis formita la 15-an de decembro 1826 el partoj de la Kantono Lafayette. Ĝi estis nomita laŭ Andrew Jackson, usona senatano kaj posta prezidanto el Tenesio. Dum la Usona Enlanda Milito la plej multaj setlejoj estis detruitaj kaj la rikolto neniigita. Ĉi tiu instrukcio estas ankaŭ konata kiel General Order Nr. 11 (1863), vd. General Order № 11.
Eksteraj ligiloj