La kantono Comal situas en la subŝtatoTeksaso de Usono. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 161 501 loĝantojn. Ĝia ĉefloko kaj administra centro nomiĝas New Braunfels - ĝi nomatas laŭ la urbo Braunfels en Germanio kaj indikas la kreon de la loĝloko fare de germanaj setlantoj. Pri tio memorigas ĉiujara germaneca festo, germane nomata Wurstfest ("kolbasa festo") kaj ankaŭ granda libertempa akvoparko, germane nomata Schlitterbahn ("glitejo").