Beaumont situas sur la marborda ebenaĵo laŭ navigebla rivero en la suda landparto de Usono, en la sudorienta parto de Teksaso. La urbego estas 48 km de la maro.
Historio
En 1824 oni fondis bienon laŭ la riverbordo. Baldaŭe malgranda komunumo kreskis ĉirkaŭ la bieno, kiu estis nomita Tevis Bluff. En 1835 oni komencis plani urbon. Tiu urbo estis nomita jam Beaumont, laŭ Jefferson Beaumont, kiu estis parenco de la urbofondinto. Beaumont iĝis urbo la 16-an de decembro1838. En la 1880-aj jaroj la urbeto iĝis grava centro por ligno- kaj rizoprilaboroj.
La 10-an de Januaro 1901nafto malkovriĝis ĉe Spindletop apud la urbo. Spindletop fariĝis la unua maĵora naftokampo. Pro tio fondiĝis multaj petrolaj firmaoj, kaj rafinado de nafto fariĝis la ĉefa industrio en la regiono. La grandurbo iĝis grava centro por ŝipkonstruado dum 2-a mondmilito.
Klimato
Beaumont situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 15-26 °C. La varmo kulminas en junio kaj aŭgusto (registrita rekordo: 42 °C), la malvarmo kulminas en januaro kun frostoj. Jare pluvas po 1533 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en junio, plej malofte en aprilo. Grandaj ŝtormoj ofte trafas la urbegon, ekzemple Galveston en 1900, Rita en 2005, Ike en 2008.