Kandombleo

Kandombleo
religio • rito
Ifa-oraklo
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
Ifa-oraklo
vdr
Mãe Aninha - Iálorixá de la templo Ilê Axé Opó Afonjá en Salvador da Bahia

Kandombleo (Candomblé) estas afrik-devena brazila religio, kiu estas praktikata precipe en Brazilo, sed ankaŭ en najbaraj landoj. Ĉi tiu kredo venis al Brazilo el Afriko; ĝi estis kunportita de afrikaj pastroj, kiuj estis alportataj kiel sklavoj el diversaj regionoj de Afriko fine de la 15-a ĝis meze de la 18-a jarcento.

Komence, Kandombleo estis malpermesata fare de la Katolika Eklezio kaj nur praktikata fare de sklavoj; iuj registaroj ĝin eĉ persekutis. Tamen ĝi transvivis pli ol kvar jarcentojn kaj rimarkinde disvastiĝis ekde la fino de sklaveco.

Nuntempe ĝi estas establita kaj pleje rekonata religio, kun anoj en ĉiuj klasoj de la socio kaj dekmiloj da temploj. En aktualaj enketoj, pli ol 2 milionoj da brazilanoj deklaris Kandombleon sia religio (tio estas ĉirkaŭ 1,5 % de la tuta enloĝantaro).

En brazila kulturo, malsamaj religioj ne ekskluzivas unu-la-alian; multaj homoj kun aliaj kredoj - laŭ iuj afrik-brazilaj kultur-organizoj ĝis 70 milionoj - kutime aŭ temp-al-tempe partoprenas Kandomble-ritualojn. Gedioj, ritualoj kaj festotagoj de Kandombleo estas grava parto de la brazila folkloro.

Oni distingu Kandombleon disde Umbando kaj Kimbando. Tiuj estas aliaj afrik-brazilaj religioj kun simila deveno. Same, Kandombleo estas malsama ol la aliaj afrik-devenaj religioj en Ameriko, kiel Voduno en Haitio, Santerio en KuboObeao. Ili disvolviĝis sendepende de ĝi kaj estas apenaŭ konataj en Brazilo.

Nacioj

Brazilaj sklavoj devenas de granda nombro da etnoj, inter ili Joruboj, Eveoj kaj Bantuoj. Ĉar la religioj de la unuopaj grupoj malsame disvolviĝis depende de la regiono, nuntempe oni distingas inter sektojnacioj (Naçoes), kiuj distingiĝas laŭ la gedioj kultataj, la muziko kaj festoj, kaj la religia lingvo uzata dum la ritualoj.

La jena listo estas maldetala klasifiko de la plej gravaj nacioj, ilia religio kaj iliaj sanktaj lingvoj:

Kredo

Kandombleo estas speco de spiritismo. Ĝiaj anoj kultas multnombron da gedioj derivitaj de afrikaj gedioj:

  • la Oriŝaoj (Orixás) de la joruba mitologio, kreitaj fare de la di-patro Oloruno
  • la Vodunoj (Voduns) de la fonua aŭ evea mitologio, kreitaj fare de la di-patro Mawu
  • la Inkicoj (Inkices) de la Bantua mitologio, kreitaj fare de la plej supra dio ZambioZambiapongo

Kandombleo nur retenis iujn el la centoj da gedioj alpreĝitaj en Afriko. Surface, la gedioj de la diversaj nacioj tre similas unu-la-alian, t.e. multaj Oriŝaoj, Vodunoj kaj Inkicoj kompareblas, sed reale, ili povas esti tre malsimilaj.

Aliflanke, gedioj de unu nacio povas esti kultataj kiel "gastoj" en domoj kaj ceremonioj de alia domo, krom ties propraj. Iuj nacioj donas novajn nomojn al gast-dioj, aliaj retenas la nomon uzatan en la devena nacio.

La Oriŝaoj havas proprajn personecon, povojn kaj ritualajn preferojn kaj estas rilatataj al specifaj naturaj fenomenoj (nocio simila al la Kami de la japana Ŝintoismo). Ĉiu persono ricevas Oriŝa-patronon ĉe sia nasko, kiu estas elektata de Babalorixá (pastro). Dum Kandomble-ritualoj, iuj Oriŝaoj reprezentatas fare de inicitaj personoj; por aliaj, tio malkutimas, sed ili estas kultataj ekz. per arbo aŭ iu simila. Iuj aliaj Oriŝaoj, nomataj Funfun (blanka) kiuj laŭkrede partoprenis la kreadon de la mondo, ankaŭ ne enkorpumatas.

Tra la jarcentoj Kandombleo alprenis multajn elementojn de Kristanismo. Ekzemple ofte troviĝas en temploj krucoj, kaj Oriŝaoj ofte estas egaligataj al specifaj katolikaj sanktuloj.

Ĉi tiu historia disvolviĝo estas parto de la persekuto fare de eklezio, aŭtoritatuloj kaj sklavestroj. Por povi kulti iliajn Oriŝaojn, Inkicojn kaj Vodunojn, la nigraj sklavoj ofte uzis altaron kun bildoj de katolikaj sanktuloj, malantaŭ kiuj kaŝiĝis kandombleaĵoj. Tiu praktiko jam komencis ĉe la kristanigo de Afriko kaj estis eĉ parte enkondukita fare de la misiistoj mem por plifaciligi la konvertiĝon al kristanismo. Aliflanke Kandombleo ankaŭ alprenis indianajn elementojn, pro kio ne eblas diri, ke la persekuto estis la ununura kialo de la miksiĝo kun aliaj religioj.

Dum la lastaj jaroj ekestis "fundamentisma" movado ene de Kandombleo, kiu kontraŭas la kristanajn elementojn kaj provas estigi "puran" Kandombleon surbazantan nur sur afrikaj elementoj.

Ritoj

Kandomblean ritualon (toque) konsistigas du partoj:

  • La pretigo, komencanta foje unu semajnon antaŭ la ceremonio. Ĉi-dume la loko de la ceremonio estas purata kaj ornamata fare de la inicitoj. Flagoj en la koloro de la Oriŝao, pro kies honoro la ceremonio estas farata, estas almetataj, kaj bestoj estas oferataj. Parto de la viando estas por la Oriŝaoj, la alia parto pretigatas por la vespera festmanĝo.
  • La publika parto kaj la festo konsistas el tio, ke la sanktaj infanoj (la inicitoj) ĝis-trance dancas kaj enkorpumas sian Oriŝaon. La Babalorixá (patrono) faras simbolajn kantojn kaj dancojn, kiuj memorigas pri la ecoj de la Oriŝao. La ritualo finiĝas per bankedo.

La kandomblea muziko, grava parto de la ritualo, devenas de afrika muziko kaj ege influis aliajn popolajn (ne-religiajn) muzik-stilojn brazilajn.

Temploj

La templo Ilé Axé Opó Afonjá en Salvador da Bahia

La kandombleaj temploj nomiĝas casas (domoj), roçasTerreiros.

Estas du specoj de casas:

  • Grandaj domoj kun strikta hierarkio, kie aŭ nur inoj estras (kiel Ialorixá - di-patrino) aŭ kie povas estri ambaŭ seksoj.
    • Al la matriarkaj domoj apartenas:
    • Geaj domoj estas inter aliaj:
      • Ilé Axé Oxumare - Casa de Oxumare
      • Asé Yangba Oloroke ti Efon - Terreiro do Oloroke
  • Eta domoj, kiuj estas sendependaj kaj estrataj fare de la Babalorixá (di-patro) aŭ Ialorixá (di-patrino) kaj la Oriŝao, kaj ankaŭ apartenas al ili. Ne estas centrala estrejo, kaj kaze de la morto la templo aŭ estas pluestrata fare de parencoj aŭ estas fermata.

Plialtiĝi en la hierarkio de granda domo necesigas la lernadon de longdaŭraj inicadaj ritualoj. Post la morto de Ialorixá, ŝia posteulo kutime estas elektata el iliaj filinoj, pere de la ludo Búzios. Sed la postvico povas esti tre pridebatata kaj eblas, ke neniu posteulo estas trovata. Tiukaze la domo ofte estas partigata aŭ fermata, pro kio nur malmultaj domoj en Brazilo estas pli maljunaj ol 100 jaroj.

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

Hubungan akrab Jenis hubungan Duda · Istri · Janda · Keluarga · Kumpul kebo · Monogami · Nikah siri · Pacar lelaki · Pacar perempuan · Perkawinan · Poligami · Saudara · Sahabat · Selir · Suami · Wanita simpanan Peristiwa dalam hubungan Cinta · Ciuman · Kasih sayang · Pacaran · Persahabatan · Pernikahan · Perselingkuhan · Perceraian · Percumbuan · Per...

 

American pornographic actress Samantha FoxFox in 1980's Dracula ExoticaBornStasia Micula(1950-12-03)December 3, 1950[1][2]New York City, U.S.DiedApril 22, 2020(2020-04-22) (aged 69)New York City, U.S.EducationSarah Lawrence College[3]Hunter College[3]OccupationPornographic actressYears active1975–1984[4]EraGolden Age of PornNotable workJack 'n Jill 1980Roommates 1982A Night to Dismember 1983PartnerBobby Astyr (1978–2002; his death)[4&...

 

2016 British filmThe Lovers and the DespotTheatrical release posterDirected byRobert CannanRoss AdamWritten byRobert CannanRoss AdamProduced by Ross Adam Robert Cannan Sheryl Crown Natasha Dack StarringChoi Eun-heeShin Sang-okKim Jong-ilNarrated byChoi Eun-heeEdited byJim HessionMusic byNathan HalpernProductioncompanies Magnolia Pictures British Film Institute Creative England BBC Storyville The Documentary Company Hellflower Film Submarine Tigerlily Films Distributed bySoda Pictures Magnolia...

Lee RowleyMP Anggota Parlemenuntuk dapil North East DerbyshirePetahanaMulai menjabat 9 Juni 2017PendahuluNatascha EngelPenggantiPetahanaMayoritas2.861 (5,7%) Informasi pribadiLahirLee Benjamin Rowley11 September 1980 (umur 38)Chesterfield, DerbyshirePartai politikKonservatifAlma materLincoln College, OxfordUniversitas ManchesterSitus webwww.lee4ned.comSunting kotak info • L • B Lee Benjamin Rowley (lahir 11 September 1980) adalah seorang politikus Britania Raya dari Partai K...

 

Sub-municipality of the city of Mons, Belgium Sub-municipality of Mons in French Community, BelgiumHarmignies Armégnî (Walloon)Sub-municipality of Mons Coat of armsLocation of Harmignies Location of Harmignies in MonsHarmigniesShow map of BelgiumHarmigniesShow map of Hainaut (Belgium)Coordinates: 50°24′28″N 4°01′04″E / 50.40778°N 4.01778°E / 50.40778; 4.01778Country BelgiumCommunity French CommunityRegion WalloniaProvince HainautArrond...

 

Species of carnivore Banded palm civet A banded palm civet in the Cincinnati Zoo Conservation status Near Threatened  (IUCN 3.1)[2] CITES Appendix II (CITES)[2] Scientific classification Domain: Eukaryota Kingdom: Animalia Phylum: Chordata Class: Mammalia Order: Carnivora Suborder: Feliformia Family: Viverridae Genus: HemigalusJourdan, 1837 Species: H. derbyanus[1] Binomial name Hemigalus derbyanus[1](Gray, 1837) Subspecies[3] H. d. derby...

1853 memoir by Solomon Northup This article is about the 1853 memoir. For other uses, see Twelve Years a Slave (disambiguation). Twelve Years a Slave Illustration from Twelve Years a Slave (1855)AuthorDavid WilsonCountryUnited StatesLanguageEnglishGenreAutobiography, slave narrativePublisherDerby & Miller, Auburn, New York[1]Publication date1853[2]Media typePrint (hardcover)ISBN978-1843914716Dewey Decimal301.45TextTwelve Years a Slave at Wikisource Twelve Years a Slav...

 

此条目序言章节没有充分总结全文内容要点。 (2019年3月21日)请考虑扩充序言,清晰概述条目所有重點。请在条目的讨论页讨论此问题。 哈萨克斯坦總統哈薩克總統旗現任Қасым-Жомарт Кемелұлы Тоқаев卡瑟姆若马尔特·托卡耶夫自2019年3月20日在任任期7年首任努尔苏丹·纳扎尔巴耶夫设立1990年4月24日(哈薩克蘇維埃社會主義共和國總統) 哈萨克斯坦 哈萨克斯坦政府...

 

School district for Charlotte and Mecklenburg County, North Carolina Charlotte-Mecklenburg SchoolsLocation4421 Stuart Andrew Blvd.Charlotte, North Carolina 28217City of Charlotte and Mecklenburg County, North CarolinaDistrict informationEstablishedJanuary 1, 1960; 64 years ago (1960-01-01)SuperintendentCrystal HillAccreditationSouthern Association of Colleges and SchoolsSchools184 [1]Budget$1.612 billionNCES District ID3702970Students and staffStudents148,299Teachers...

Town and municipality in Puerto Rico Town and Municipality in Puerto Rico, United StatesCanóvanas Municipio de CanóvanasTown and MunicipalityAerial view of PR-3 passing through Canóvanas FlagCoat of armsNicknames: Pueblo Valeroso, Ciudad de los Indios, La Ciudad de las Carreras, El Pueblo del ChupacabrasAnthem: CanóvanaxMap of Puerto Rico highlighting Canóvanas MunicipalityCoordinates: 18°22′45″N 65°54′5″W / 18.37917°N 65.90139°W / 18.37917; -65.9...

 

Brazilian footballer In this Portuguese name, the first or maternal family name is Passos and the second or paternal family name is Santos. Otávio Otávio with Bordeaux in 2018Personal informationFull name Otávio Henrique Passos SantosDate of birth (1994-05-04) 4 May 1994 (age 30)Place of birth Maceió, BrazilHeight 1.73 m (5 ft 8 in)[1]Position(s) Defensive midfielderTeam informationCurrent team Atlético MineiroNumber 5Youth career0000–2008 CRB2009–2013...

 

American poet This article has multiple issues. Please help improve it or discuss these issues on the talk page. (Learn how and when to remove these template messages) This article relies excessively on references to primary sources. Please improve this article by adding secondary or tertiary sources. Find sources: Joshua Poteat – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (April 2023) (Learn how and when to remove this message) This biography of a li...

Переяславська фортеця 50°03′51″ пн. ш. 31°27′46″ сх. д. / 50.06422600002777301° пн. ш. 31.46298400002777740° сх. д. / 50.06422600002777301; 31.46298400002777740Координати: 50°03′51″ пн. ш. 31°27′46″ сх. д. / 50.06422600002777301° пн. ш. 31.46298400002777740° сх. д. / 50.06422600002777301; 3...

 

Colombian striker (born 1981) Lionard Pajoy Personal informationFull name Lionard Fernando Pajoy OrtizDate of birth (1981-06-07) June 7, 1981 (age 42)Place of birth Villa del Rosario, ColombiaHeight 1.85 m (6 ft 1 in)Position(s) StrikerTeam informationCurrent team Alianza UniversidadNumber 11Senior career*Years Team Apps (Gls)2004 Cortuluá 26 (2)2005 Atlético Huila 27 (2)2006 Boyacá Chicó 35 (12)2007–2009 Cúcuta Deportivo 74 (17)2010 Deportivo Cali 7 (0)2010 Millona...

 

  لمعانٍ أخرى، طالع دون أندرسون (توضيح). دون أندرسون معلومات شخصية الميلاد 5 مارس 1933(1933-03-05)ماريلاند الوفاة 2 ديسمبر 2014 (81 سنة) سبب الوفاة سرطان  الجنسية أمريكي عضو في الأكاديمية الوطنية للعلوم،  والأكاديمية الأمريكية للفنون والعلوم  الحياة العملية المؤسسات معهد ...

В Википедии есть статьи о других людях с фамилией Каммерер. Зо́лтан Ка́ммерер Личная информация Пол мужской Страна  Венгрия Специализация гребля на байдарках Дата рождения 10 марта 1978(1978-03-10) (46 лет) Место рождения Вац, Вацский яраш[вд], Пешт, Венгрия Рост 180 см Награды ...

 

Serie A Dilettanti FIP 2009-2010Dettagli della competizioneSport Pallacanestro OrganizzatoreLNP Federazione FIP Periodosettembre 2009 —giugno 2010 Squadre29  (in 2 gironi) VerdettiCampione Barcellona(1º titolo) Promozioni Barcellona Fortitudo Bologna Retrocessioni JesoloSandonà Potenza Ripescaggi Fulgor L. Forlì San Severo Cronologia della competizioneed. successiva →     ← ed. precedente Modifica dati su Wikidata...

 

Giuseppe PancaroPancaro alla Fiorentina nel 2005Nazionalità Italia Altezza186 cm Peso84 kg Calcio RuoloAllenatore (ex difensore) Termine carriera21 giugno 2007 - giocatore CarrieraGiovanili 1989-1991 Torino Squadre di club1 1988-1989 Acri29 (0)1989-1991 Torino0 (0)1991-1992→  Avezzano32 (2)1992-1997 Cagliari97 (5)1997-2003 Lazio152 (5)2003-2005 Milan39 (2)2005-2006 Fiorentina18 (0)2006-2007 Torino10 (0) Nazionale 1999-2005 Italia19 (0) Carr...

  关于類似戰事,请见「平定台灣」。 林爽文事件平定台灣戰役之一——攻剿小半天山日期乾隆五十一年(1786年)十一月二十六日地点台灣结果 清軍獲勝,林爽文被凌遲處死。参战方 清朝 林氏順天政權指挥官与领导者 恆瑞黃仕簡任承恩福康安 林爽文 莊大田 王勳 参战单位 綠營泉州民兵客家民兵(六堆)臺灣原住民民兵 烏鰲總社(泰雅族南勢群) 阿里...

 

قرية القصار التراثيةمعلومات عامةنوع المبنى قرية أثرية وتراثيةالمكان جزيرة فرسان، منطقة جازانالبلد  السعوديةتعديل - تعديل مصدري - تعديل ويكي بيانات قرية القصار التراثية وتعرف اختصاراً باسم القصار هي قرية قديمة تقع في جزيرة فرسان التابعة لمنطقة جازان الواقعة جنوب غرب ا...