La urbo Köthen situas inter Magdeburgo kaj Halle (Saale), okcidente de Dessau kaj oriente de Bernburg (Saale). Norde de la ĉirkaŭurba teritorio troviĝas la biotopa rezervejo "rivera pejzaĝo meza Elbo".
Historio
Köthen estis la unuan fojon menciita dum la jaro 1115. Ĝis la fino de la 12-a jarcento Köthen havis proprajn mezurojn por greno kaj propran monerfarejon. Ekde 1396 ĝis 1552, kaj denove ekde 1603 ĝis 1847, Köthen estis ĉefurbo de propra ŝtateto Anhalt-Köthen.
Dum 1280 (eble ankaŭ pli frue) oni konstruis muron ĉirkaŭ la urbo.
Dum 1339 estis la plej frua mencio de Osterköthen, hodiaŭ parto de Köthen.
Dum 1406 la ĉefepiskopo de Magdeburgo sieĝis la urbon Köthen. Tiamrilata kanona kuglo troviĝas en la norda muro de Jakob-preĝejo.
Dum 1598 pesto minacis Köthen. Unu jaron poste falis la turo de Jakob-preĝejo.
Dum 1617 estis fondita la asocio Fruchtbringende Gesellschaft (Fruktodona Societo), kiu dediĉis sin al la flegado de la germana lingvo (ekzemple per proponoj de germanaj vortoj anstataŭ tiam modernaj francismoj). La simbolo de la asocio estis la palmo. Hodiaŭ oni trovas ĝin en la blazono de la distrikto Köthen.
Dum 1618 estis la pedagogo Wolfgang Ratke en Köthen kaj reformis la lernejan sistemon.
Dum 1636 denove la pesto furiozis en Köthen. Malpli ol 50 jarojn poste (1681-1683) denove estis pesto en la regiono.
Dum 1885 oni fiksis la oficialan skribmanieron por la urbo je "Cöthen".
Dum 1927 stadio kaj naĝejo malfermiĝis. Ekde nun la oficiala skribmaniero estis "Köthen".
Dum 1942 oni deportis la ankoraŭ vivantajn judojn al la bohemia koncentrejo Theresienstadt. En aprilo 1945 US-amerikaj taĉmentoj venis al Köthen. En julio 1945 Sovjetunio transprenis la administradon.
Dum 1946 la urbo havis 47.000 loĝantojn. Dum balotoj SED akiris plej multajn voĉojn, sed ne ricevis plimulton en la urba konsilo.
Dum 1967 la unuan fojon okazis Köthener Bachfesttage (Bach-festivalo en Köthen).
Politiko
Urba konsilo
La konsilo konsistas el 40 konsilanoj kaj ĉefurbestro.
prezidanto de la konsilo d-ro Werner Sobetzko (CDU)
Kulturo kaj vidindaĵoj
Muzeoj
Naumann-muzeo, unika muzeo en la mondo pri historio de ornitologio.
Historia Muzeo, en Lugwigkonstruaĵo de la kastelo de Köthen kun kastela preĝejeto, spegula salono, apotekista volbaĵo, "Ŝtona Vojo" kaj Bach-memorejo en Ruĝa kaj Verda Ĉambroj.
Pri la origine lutherana respektive reformita aspekto de la preĝejoj hodiaŭ nur iom memorigas la ena ekipaĵo. La diservojn oni festas en ambaŭ preĝejoj laŭ Agendo de la Unuigita Evangelia Landa Eklezio de Anhalto.
kastelo
Bachmemoraĵo
Halle-a Turo
Magdeburga Turo
Leonoapoteko
Parkoj
Bestoparko Köthen
Fazanejo
Pacoparko
Ziehte-arbustejo
Kastela Parko
Edukado
En Köthen estas la administrejo de la altlernejo Hochschule Anhalt. En Köthen oni povas studi la teknikajn fakojn. Alia edukejo estas lerneja centro por profesioj.