József Róna [jOĵef rOna], laŭ hungarlingve kutima nomordo Róna József estis hungara skulptisto, instruisto, framasono [1][rompita ligilo].
József Róna [2] naskiĝis la 1-an de februaro 1861 en Lovasberény, li mortis la 31-an de decembro 1939 en Budapeŝto.
Biografio
József Róna devenis el malriĉa juda familio. Li frekventis artan akademion en Vieno helpe de stipendio, poste majstrolernejon de Caspar von Zumbusch. En 1885 lia skulptaĵo estis premiita kun stipendio al Romo. En 1886 li establis skulptistan atelieron en Budapeŝto. Li ricevis plurajn (ankaŭ eksterlandajn) premiojn. Li estis nomumita reĝa ĉefkonsilisto.
Ekspozicioj
Elektitaj skulptaĵoj
- ĉevalskulptaĵo pri Eŭgeno de Savojo (ĉefverko, Budapeŝto, 1899, vidu la apudan bildon!)
- skulptaĵoj pri Lajos Kossuth en Szeged (1902) kaj Miskolc (1898)
- skulptaĵo pri Elizabeto de Aŭstrio-Hungario (Gödöllő)
- skulptaĵo pri Miklós Zrínyi (heroo) (Budapeŝto, 1902)
- skulptaĵo pri Bertalan Szemere (Miskolc, 1906)
- skulptaĵo pri György Klapka (Komárom, 1896)
- tombomonumentoj pri készítette Sándor Erkel, Károly Telepy, Ágost Greguss
- ornamskulptaĵoj kaj reliefoj en Nacia Banko (Budapeŝto), Gaja Teatro
- lignoskulptaĵo József és Putifárné (1910, premiita)
Lia libro
- Egy magyar művész élete (membiografio, 1929)
Fotoj pri elektitaj skulptaĵoj de Róna
Ornamaĵoj de Róna en Nacia Banko
Fontoj