József Antal Boza [jOĵef], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Antal Boza József, estis hungara inĝeniero pri metalurgio, altlerneja instruisto.
József Antal Boza[1] naskiĝis la 19-an de oktobro 1932 (nun 1932-10-19) en Sajóvárkony [ŝajOvArkonj] (nun urboparto de Ózd), li mortis la 15-an de aŭgusto 1975 en Miskolc.
Biografio
József Antal Boza maturiĝis en gimnazio rilata al Sovetunio en Budapeŝto en 1951, poste li akiris metalurgian diplomon en universitato en Metalurgia Universitato de Dnepropetrovsk en 1956. Post la diplomo li estis inĝeniero en metalurgia kombinato en Miskolc, sed ekde 1963 li instruis en Pezindustria Teknika Universitato de Miskolc kiel lektoro (1963–1968), docento kaj katedrestro (1968–1971), fine ekde 1971 profesoro ĝis sia frua morto, ankaŭ fakultatestro (1974–1975). Intertempe li kandidatiĝis en 1963 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis la specialaj brikoj de metalurgiaj fornoj. Lia rusa edzino naskis dufoje. Li ricevis premiojn en 1968 kaj 1974.
Elektitaj kontribuoj
- A gyorsan átalakuló mádi kvarcit vizsgálata a szilikatégla-gyártásban előzetes hőkezelés nélkül történő felhasználás céljából. (disertaĵo, 1963)
- Tűzállóanyagipari kemencék földgáztüzelésre való átállítása. (1966)
- Kohászati kemencék építőanyagai. (1973)
Elektitaj patentoj
- Eljárás kavics-adalékanyag színezésére. (kun aliaj, 1968)
- Eljárás építőelemek gyártására, erőművi pernye, salak és kötőanyag alkalmazásával. (kun aliaj, 1974)
Fontoj
Referencoj