Li naskiĝis en malriĉa vilaĝa familio, finis kvarklasan fundamentan lernejon. En 1921 soldatservis. En aĝo de 29 jaroj komencis lerni en agrikultura lernejo kaj estante 35 jara edziĝis al Wiktoria Niemczak, pli juna je 12 jaroj. Post komenciĝo de la germana okupado Józef Ulma engaĝiĝis en helpado al eksterminataj judoj. Verŝajne en la dua duono de 1942 kaŝigis en sia garbejo 8 judajn fuĝintojn: ses membroj de la familio Szall (Ŝali) el Łańcut kaj du filinoj de Chaim Goldman - Golda kaj Laiki. Krome li helpis al alia juda familio konstrui terdomon en apuda arbaro kaj liveris al ĝi manĝaĵojn kun aliaj aĵoj. Post certa tempo la dometo estis malkovrita de germanoj, kiuj murdis ĝiajn loĝantojn - tri virinojn kun unu infano. Neniu tiam malkaŝis lian helpadon. Dume ceteraj judoj kaŝiĝis ĝis printempo de 1944 kiam ukraina policano Włodzimierz Leś denuncis ilin. Pli frue li transprenis tutan havaĵon de la familio Szall en Łańcut kaj nun celis likvidi ties proprietulojn.
La 24-an de marto 1944 germanaj ĝendarmoj de Łańcut sub gvido de germana leŭtenanto Eilert Diekena (el Wehrmacht) pafmortigis Józef Ulma, lian edzinon Wiktoria (en la lasta monato de gravedeco) kaj sesopon de iliaj infanoj - 8-aĝan Stasia (Stanjo), 6-aĝan Basia (Banjo), 5-aĝan Władzio (Vladĉjo), 4-aĝan Franek (Franĉjo), 3-aĝan Antoś (Antonĉjo) kaj unu kaj duonaĝan Marysia (Manjo). La sepa infano mortis en sino de la patrino. Kune kun ili pereis ĉiuj kaŝataj - dum pli ol du jaroj - judoj. La leŭtenanto Eilert Diekena (el Wehrmacht) tute trankvile travivis 24 jarojn post la Dua Mondmilito ĝis natura morto en la jaro 1969 - tute ne punita kaj ne maltrankviligata de iuajn faris karieron en polico en Essen (Germanio).
Memorigo
Septembre 1995 Józef Ulma kun la edzino estis postmorte distingitaj de la israela medalo Justuloj inter la popoloj.
Laŭ esploroj de Instituto pri Nacia Memoro en Antaŭkarpatio oni jam dokumentis preskaŭ 1700 personojn, kiuj kaŝloke ŝirmis judojn. Pli ol 200 de ili pereis pro helpo al juda loĝantaro. Dum faŝismaokupacio de Pollando kaŝigo de judoj estis granda risko. Nur en Pollando kaj Sovetunio pro ajna helpo al judoj minacis mortpuno. Malgraŭ tio en Pola Subtera Ŝtato oni konspire helpadis al judoj en la tuta lando.