János Bozsó devenis el malriĉa kamparana familio. Post la bazlernejo li estas simpla laboristo. Li batalis dum la 2-a mondmilito, poste li komencis pentradi sen iu ajn lernejo. Ekde 1948 li ekspoziciis, sed nur en la jaro 1957 portis sukceson. Same en 1957 li establis propran atelieron kaj ankaŭ kolektis artaĵojn. En 1976 li donacis la artkolektaĵon al Kecskemét, post 3 jaroj ĝi estas vizitebla. Li aĝis 57, kiam lia filo naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1977-1998.