Juan José Millás García, aŭ Juanjo MILLÁS (Valencio, 31a de januaro 1946), estas hispana verkisto kaj ĵurnalisto. Lia verkaro estis tradukita al pluraj lingvoj, kaj ricevis plurajn prestiĝajn premiojn. Li estas rakontisto, kolumnisto, prelegisto, direktoro de atelieroj pri verkado kaj kunlaboranto en radiprogramoj.
Biografio
Li studis en Madrido; en mezlernejo dum vespera horaro, dum li laboris matene en banko. En universitata li ekstudis filozofion, sed abandonis, laboris en flugentrepreno Iberia. Tiam li eklaboris por ĵurnalismo kaj verkado. En 1987 li edziĝis por la dua fojo, tiam kun la psikologo Isabel Menéndez Álvarez, kun kiu li havis sian duan filon. Komence de la 1990-aj jaroj li ekkunlaboris en la ĵurnalo El País kaj en aliaj komunikiloj.
Kariero
Li ekpopulariĝis per Papel mojado (1983), mendo de la eldonejo Anaya, kiu proponis ĝin kiel rekomendita legaĵo. En 1990 ŝi ekkunlaboris en la ĵurnalo El País. En radiprogramo La ventana de la Cadena SER li kunordigis rubrikon en kiu li kuraĝigis la aŭskultantojn sendi rakontojn pri vortoj el vortaro; per tio li ekkonstruis apartan rakontovortareton. El ĉiutagaĵoj li kolektis fantaziajn rakontojn kiel persona literatura ĝenro, nome "articuentos": tiujn la aŭtoro difinas kiel «kronikoj de la ĉiutaga superrealismo dozigitaj en perloj».[1]
Verkoj
Romanoj
Kompilaĵoj de rakontoj
Artikoloj
Ne fikcio
Referencoj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juan José Millás en la hispana Vikipedio.