Joseph Ruskin

Joseph Ruskin
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1924 (1924-04-14)
en Haverhill
Morto 28-an de decembro 2013 (2013-12-28) (89-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortis per Malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
voĉaktoro
televida aktoro
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1955–2013 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph RUSKIN estas artnomo de Joseph Richard Schlafman (1924 – 2013) usona aktoro.

Li komencis sian karieron en televido per The Honeymooners en 1955 kaj daŭrigis ĝin per Alfred Hitchcock Presents, Naked City, Bronco, inter aliaj. En kino li ekaperis en filmo Hell Bent for Leather (1960)

Dum la 1960-aj jaroj li aperis en televidserioj kiel Cain's Hundred, Lawman, The Twilight Zone, The Untouchables, Voyage to the Bottom of the Sea, Burke's Law, Get Smart, The Time Tunnel, Gunsmoke, The Wild Wild West, The Man from U.N.C.L.E., Star Trek, The High Chaparral kaj Land of the Giants krom kinfilmoj The Rise and Fall of Legs Diamond, The Magnificent Seven, Escape from Zahrain, Diary of a Madman (voĉe), Robin and the 7 Hoods, inter aliaj.

En la 1970-a jardeko Ruskin aktoris en televidaĵoj Night Gallery, Mission: Impossible, The Doris Day Show, Planet of the Apes, The Six Million Dollar Man, Serpico, The Bionic Woman, Starsky and Hutch, Wonder Woman, Quincy M.E. kaj Captain America, inter aliaj kaj ankaŭ en kinfilmoj Bogard kaj The Gypsy Warriors.

Ruskin en la 1980-aj jaroj partoprenis televidaĵojn B.J. and the Bear, The Munsters' Revenge, Charlie's Angels, Knight Rider, The Wizard, Stingray, Max Headroom, Smurfs (voĉe), DuckTales (voĉe), Murder, She Wrote, Snorks (voĉe), Original Sin inter aliaj, krom kinfilmojn kiel The Sword and the Sorcerer, The Man Who Wasn't There, Prizzi's Honor, The Longshot kaj Saturday the 14th Strikes Back.

En la fino de la 20-a jarcento li laboris en televido per Spider-Man (voĉe), Star Trek: Deep Space Nine, The Last Don, Star Trek: Voyager, ER inter aliaj kaj en kino per Indecent Proposal, Firepower kaj Star Trek: Insurrection.

Ruskin en la komenco de la 21-a jarcento aktoris en televidaĵoj Enterprise, Alias, Smokin' Aces kaj Bones krom en kinfilmoj Wishcraft kaj The Scorpion King.