Joan AMADES GELATS (ĵelats) (naskiĝis la 23-an de julio 1890 en Barcelona- mortis en 1959 en Barcelona) estis kataluna esperantisto, publicisto kaj folkloristo.
Verkoj pri folkloro kaj popoldanco. Ĉefa nacilingva aŭtoritato pri kataluna folkloro.
Esperantisto de 1907, kunfondinto kaj prezidinto de Kataluna Esperantista Federacio, kunorganizinto de la Universala Kongreso en Barcelona. Eldonis milojn da diversaj, artaj Esperantaj sigelmarkoj kun 243 diversaj bildoj. En junaĝo li redaktis esperantistan grafologian revuon.
Verkoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj