Jenő Körmendi-Frim, laŭ hungarlingve kutima nomordo Körmendi–Frim Jenő, en Usono Eugene Kormendi estis hungara skulptisto, medalisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Jakab Frim, lia frato estis Ervin Körmendi-Frim, lia edzino estis Erzsi Fejérváry.
Jenő Körmendi-Frim [1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1886 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de aŭgusto 1959 en Vaŝingtono.
Biografio
Jenő Körmendi-Frim devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Tutlanda Modela Desegna Lernejo, fine li plulernis en Parizo de Joseph Bernard. Li debutis en Arthalo Budapeŝto en 1906, post 3 jaroj estis videbla lia unua grava monumento en Jászberény. Li kreis ankaŭ ornamaĵojn de diversaj domoj. En 1939 li kun sia edzino ekspoziciis en Nederlando, poste en Usono. Pro la 2-a mondmilito ili restis en Usono kaj ili instruis en usona universitato. Jenő Körmendi ankaŭ en Usono kreis skulptaĵojn.
Elektitaj ekspozicioj
Elektitaj skulptaĵoj, monumentoj
Elektitaj bustoj
Elektitaj medaloj
Elektitaj disĉiploj
Fontoj