Jean Piaget

Jean Piaget
Persona informo
Naskonomo Jean William Fritz Piaget
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1896 (1896-08-09)
en Neŭŝatelo
Morto 16-an de septembro 1980 (1980-09-16) (84-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Cemetery of Kings (en) Traduki, D-395 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Neŭŝatelo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Arthur Piaget (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Valentine Piaget (en) Traduki (1923–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 4
Okupo
Okupo psikologo
universitata instruisto
malakologo
biologo
filozofo
zoologo
logikisto
pedagogo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jean PIAGET [piaĵe] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1896 en Neŭŝatelo, Svislando, kaj mortis la 16-an de septembro 1980 en Ĝenevo, biologo, psikologo, franclingva sviso, konata pro sia studo de la konada disvolvigo ĉe infanoj.

Li vicigis kvar stadiojn de konada disvolvigo:

  1. Sentmova;
  2. Pra-operacia;
  3. Konkreta operacia;
  4. Formala operacia;

Tiuj kvar stadioj havas la sekvajn karakterojn:

  1. Neŝanĝebla vicsekvado;
  2. universaleco (ne kulture influeblaj)
  3. rilata al konada disvolvigo, sed
  4. ĝeneralebla al aliaj funkcioj
  5. staĝoj estas logike organizeblaj
  6. hierarkia naturo de vicsekvoj de staĝoj (ĉiu sinsekva staĝo alprenas elementojn de antaŭaj staĝoj, sed pli malsamige kaj komplete)
  7. staĝoj reprezentas kvalitan malsamecojn en pensmaniero, ne nur simple kvante

La teorio de Piaget supozas, ke la homo disvolvas skemojn (konceptajn modelojn) por asimili aŭ por akomodi novajn informojn. Tiuj konceptoj estas klarigeblaj kiel akomodoj de novaj informoj en antaŭaj skemoj por ebleco de alveno de novaj informoj, sinsekve.

La teorioj de Piaget pri la psikologia disvolvigo forte influas la ideojn de moderna pedagogio. Inter aliaj, Jürgen Habermas adoptis la ideojn de Piaget en sia laboro, speciale en la Teorio de komunika agado.

Piaget ankaŭ havis grandan impakton en la komputiko. Seymour Papert uzis la ideojn de Piaget en la disvolvigo de la komputa lingvaĵo Logo. Alan Kay uzis la teoriojn de Piaget kiel bazon al koncepto de la programa sistemo Dynabook, kiu influis la kreadon de ĉiuj modernaj komputilaj interfacoj.

En 1929, oni nomumis Jean Piaget por direktoro de la organizaĵo Internacia Buroo pri Edukado. Piaget daŭris en la posteno de direktoro ĝis 1967.[1][2]

Notoj

Vidu ankaŭ