KORWiN (Koalicja Odnowy Rzeczypospolitej Wolność i Nadzieja)
La 22-an de januaro 2015 la eksprezidanto de Kongreso de Nova Dekstrularo (KND) proklamis la fondon de nova partio KORWiN (Koalicja Odnowy Rzeczypospolitej Wolność i Nadzieja/Koalicio pri Renovigo de Respubliko Pollando Libereco kaj Espero)
[noto 1]. Laŭ la fondinto, ĝis la momento de registriĝo la fondintoj de tiu partio restos la anoj de KND. La novan partion kunfondas i.a. la parlamentano de pola SejmoPrzemysław Wipler kaj Membro de Eŭropa Parlamento (MEP) Robert Iwaszkiewicz. Laŭ la fondinto la programo de nova partio estas la sama kiel de KND kaj de Unio de Realpolitiko tamen estas pli larĝa platformo por aliaj partioj, ekzemple aliĝis al ĝi. Aliĝis al nova partio KORWiN signifa aktivularo de KND[2][3]. La nova partio KORWiN anoncis sian gvidanton kiel kandidaton por Prezidento-2015 en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015.
En Parlamentaj Balotoj 2015 li kandidatis en la balot-regiono en Varsovio.
En la Parlamentaj Balotoj 2019 li kandidatis en la balot-regiono en Varsovio kaj sukcese akiris mandaton al Pola Sejmo el la Balot-Komitato KONFEDERACIO.
Dum sia juna aĝo li eklernis Esperanton, sed poste ĉesis uzi la lingvon (kabeiĝis) kaj eĉ fariĝis malamiko de Esperanto ofte kritikante publike la lingvon (ĝian gramatikon)[9].
La 30an de aprilo2015 en la prezidentaj balotoj 2015 li venis al Malborko kie pridemandita publike de Eduardo Kozyra (vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto) pri Esperanto li tamen nun montris sufiĉe bonan konon de la lingvo (malgrau pli ol 30-jara manko de iuajn kontakto kun la lingvo) kaj eĉ li nun estinte MEP diris pri la rolo kiun povus plenumi la lingvo de Zamenhofo en Eŭropa Parlamento.([10]), (vidu krome la ligilon J.Korwin-Mikke en Malborko) [11], [12])