Janosch, vera nomo Horst ECKERT [janoŝ] (naskiĝis en 1931 en Hindenburg en Supra Silezio, tiam Germanio, hodiaŭ Pollando) estas germana ilustristo kaj verkisto de (ĉefe) porinfana literaturo.
Inter liaj multaj konataj verkoj estas Oh, wie schön ist Panama ("Ho kiel bela estas Panamo") de 1978, kie du amikoj revas pri paradiza lando. Fine ili trovas la paradizon en sia propra hejmo.