James BRYCE, 1- a vicgrafo Bryce, naskiĝis en Belfasto la 10-an de majo 1838 kaj mortis en Calais la 22-an de januaro 1922. Li estis advokato, historiisto kaj politikisto brita el Irlando.
Studinte en Glasgovo, li komencis karieron kiel advokato en Londono, poste li fariĝis profesoro pri civila juro en la Universitato de Oksfordo. En 1878 li publikigis Historion de la Sankta Romia Imperio. Post restado en Armenio, li verkis libron pri Kaŭkaza regiono kaj Monto Ararato, en kiu li revenis ekzemple al la supozata loko de la arkeo de Noa. De 1907 ĝis 1913 Bryce funkciis kiel brita ambasadoro en Usono.
Dum la unua mondmilito, Bryce estis nomumita de ĉefministro Herbert Henry Asquith por esplori supozatajn germanajn abomenaĵojn en Belgio, kaj poste la okazo de la armena genocido en Turkio. Lia raporto, kiu aperis en 1915, enhavas severan raporton pri germanaj agoj. Kunlabore kun la historiisto Arnold Joseph Toynbee, li poste kolektis atestojn pri la masakro de la armenoj kaj kaŭzis veran kolektivan konscion[1].
Li estis prezidanto de la Brita Akademio de 1913 ĝis 1917.
Referencoj