Kaarlo Jaakko Juhani HINTIKKA (12-a de januaro 1929 – 12-a de aŭgusto 2015) estis finna filozofo, kiu laboris en Finnlando kaj Usono kaj esploris matematikan kaj filozofan logikojn. Li estis profesoro en Universitato de Helsinko, en Universitato de Stanford kaj en Universitato de Bostono. Hintikka skribis pri sciteorio, filozofio de scienco, estetiko, filozofio de lingvo, historio de filozofio kaj nunaj branĉoj de filozofio. Laboro de Hintikka faris finnan filozofion pli internacia. Granda parto de finnaj filozofoj en 1960-aj, 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis liaj instruistoj. Hintikka skribis pli ol tridek librojn, el kio granda parto estas tradukita al aliaj lingvoj. Li ankaŭ redaktis aliajn librojn. Li skribis pli ol tricent sciencajn artikolojn.