József Bloch

József Bloch
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1862 (1862-01-05)
en Buda
Morto 6-an de majo 1922 (1922-05-06) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato, 5. parcella, 1. sor, 38. sírhely Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzikisto
muzikologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Bloch [jOĵef bloĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bloch József estis hungara violonisto, komponisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

József Bloch [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1862 en BudaPest (urbo), li mortis la 6-an de majo 1922 en Budapeŝto.

Biografio

József Bloch devenis el juda familio. Li frekventis muziklernejon en urbo Pest, liaj plej gravaj instruistoj estis Alajos Gobbi, Károly Huber kaj Robert Volkmann. Li aĝis 12, kiam li debutis en recitalo. Li studis ankaŭ en konservatorio en Parizo de Charles Dancla. Inter 1889 kaj 1992 li violonadis en kvarteto de Jenő Hubay. En 1889 li ekinstruis en la Tutlanda Hungara Reĝa Muzika kaj Teatra Akademio, inter 18901900 ankaŭ en la konservatorio en Budapeŝto.

Elektitaj libroj

  • A hegedűjáték és tanítási módszere (1903)
  • Hegedűiskola 5 részben (1904, uzata dum 50 jaroj!)

Elektitaj komponaĵoj

  • Ouverture Solennelle (Op. 57)
  • Magyar nyitány
  • Magyar rapszódia
  • Hegedűverseny

Elektitaj disĉiploj

Fontoj

Referencoj