József Bécsi [jOĵef bEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bécsi József estis la unua hungara kameraisto.
József Bécsi [1] naskiĝis la 7-an de februaro 1884 en Mosonszentmiklós aŭ en la apuda Lébény, li mortis la 19-an de januaro 1947 en Budapeŝto.
Biografio
József Bécsi lernis en industria lernejo, poste li estis projekciisto en kafejo en Budapeŝto. Ekde 1908 li estis kameraisto, lia unua longa filmo estis farita en 1912. Dum la 1-a mondmilito li faris ankaŭ batalajn filmojn, same dum la Hungara Sovetrespubliko. Post la mutaj filmoj (1931) li okupiĝis pri problemoj de sonoj, sed kelkfoje li havis ankaŭ kameraajn taskojn. Li estis membro de Sagokruca Partio, tial depost 1945 li estis malpermesita de la filmoj.
Li edziĝis en 1908, baldaŭ 2 gefiloj naskiĝis.
Elektitaj filmoj kiel kameraisto
- Be vagyok én csudálkozva (1908, mallonga filmo)
- Tavaszi vásár (1911)
- A fekete szivárvány (1916)
- Az eltűnt angyal (1921)
- A bor (1933)
- Isten rabjai (1942)
Fontoj