József Asbóth [jOĵef aŝbOt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Asbóth József estis hungara tenisisto, trejnisto.
József Asbóth[1] naskiĝis la 18-an de septembro 1917 en Szombathely, li mortis la 22-an de septembro 1986 (laŭ alia informo la 11-an de septembro 1986) en Munkeno.
Biografio
József Asbóth inter 1935–1956 estis tenisisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 28-foje inter 1939-1956 unuoble, virduope, variduope aŭ teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo 37-foje. Li estis la unua en Roland Garros en 1947. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto en Munkeno. Li ricevis ŝtatan premion en 1948.
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto (2002)
Fontoj
Referencoj