János Váczy

János Váczy
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1859 (1859-12-03)
en Kecskemét
Morto 1-an de aŭgusto 1918 (1918-08-01) (58-jaraĝa)
en Kecskemét
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1883) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo literaturhistoriisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Váczy [jAnoŝ vAci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Váczy János estis hungara literaturhistoriisto, filologo, membro (korespondanta en 1908) de Hungara Scienca Akademio.

János Váczy [1] naskiĝis la 3-an de decembro 1859 en Kecskemét. Li mortis la 1-an de aŭgusto 1918 en Kecskemét.

Biografio

János Váczy frekventis universitaton en Budapeŝto akirinta diplomon en 1883. Li eklaboris en la universitata biblioteko, poste en Hungara Nacia Muzeo. Ekde 1893 li instruis en gimnazio. Li okupiĝis precipe pri la elstaraj hungaraj verkistoj, kelkaj el liaj verkoj estas legeblaj ankaŭ interrete.

Verkaro (elekto)

  • Haller János és Hármas históriája (1883)
  • Kazinczy Ferenc levelezése (Korespondado de Ferenc Kazinczy) en 21 volumoj inter 1890-1911 - konata ankaŭ pli mallonge „KazLev”
  • A magyar irodalom története (Historio de la hungara literaturo), (1902)
  • Tompa Mihály életrajza (Biografio de Mihály Tompa, (1913)

Fontoj