János Gosztonyi (politikisto)

János Gosztonyi (politikisto)
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1925 (1925-10-21)
en Völcsej
Morto 16-an de januaro 1985 (1985-01-16) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto - ekonomiko (–1948)
Universitato Corvinus de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Gosztonyi [jAnoŝ gostonji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gosztonyi János, estis hungara politikisto, parlamenta deputito, partilaboristo.

János Gosztonyi[1] naskiĝis la  21-an de oktobro 1925 (nun 1925-10-21) en Völcsej, li mortis la 16-an de januaro 1985 en Budapeŝto.

Biografio

János Gosztonyi longe estis edukita en Celldömölk, poste li maturiĝis en komerca mezlernejo en Pápa en 1943, pli poste li studis en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, fine li akiris pedagogian diplomon en Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1948, en la sekva jaro li doktoriĝis. Dum la studentaj jaroj li ligiĝis al la komunistoj kaj ekde 1945 li politikadis, inter 1947–1985 li estis parlamentano. Inter 1948–1959 li ricevis taskojn en junularaj organizaĵoj, poste li estis ĉefe partilaboristo, krome redaktejestro (1965–1970), subministro (1970–1980). Intertempe li finis partiajn lernejojn en Sovetunio en 1967 kaj 1973. Pro divorco li edziĝis en 1945 kaj 1975. Ambaŭ edzinoj naskis po 2 idojn (en 1953 kaj 1957 gefilojn, respektive 1977 kaj 1980 filinojn). Li ricevis premiojn inter 1947-1975.

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.