István Steingassner frekventis mezlernejojn en Szeged kaj Makó, tamen ne finis la lernadon pro financaj problemoj. Li laboris en apoteko inter 1882-1886, poste li aliĝis al stabo de gazeto. Tiam li prenis novan nomon pri proksima vilaĝo Tömörkény. En 1888 li soldatiĝis, kie li lernis serbe kaj germane. Poste denove li ĵurnaladis en Szeged. Baldaŭe li ricevis laborlokon en la biblioteko, kie li ricevis ankaŭ muzeajn taskojn. Tie li pristudis ankaŭ arkeologion kaj etnografion. En 1904 ĝismorte li estis direktoro de la biblioteko-muzeo, kie lia kunulo estis Ferenc Móra.