La urbo estis loĝata jam dum la kuprepoko, poste skitoj kaj sarmatoj loĝis antaŭ la hungaroj. Dum la turka erao ĝi estis sultana bieno, kie la vivo estis pli milda.
Ĝi estas tipa hungara ebenaĵa urbo, ĝi liveris ĉiam agrikulturajn varojn al la ĉefurbo, situanta 72 km nordokcidente. Oni kultivas tie fruktojn, legomojn, bredas brutojn kaj kortbirdadon. Dum la reĝlando la komunumo estis konsilantrajta urbo.
La foirplaco de la urbo estas grava, ĉar tie diris historian parolon du liberecherooj de la hungara historio: György Dózsa en 1514 kaj Lajos Kossuth en 1848.