Ikiko kuŝas ĉe la marbordo de Pacifiko, okcidente de Pampa del Tamarugal kiu estas parto de la Atakama Dezerto. Ĝi havis 180,601 loĝantojn laŭ la censo de 2012. Ĝi estas ankaŭ la ĉefa komunumo de Granda Ikiko. La urbo disvolviĝis dum la flora epoko de minado de kalia nitrato en la Atakama Dezerto en la 19a jarcento. Origino perua urbo kun granda ĉilia loĝantaro ĝi estis cedita al Ĉilio kiel rezulto de la Pacifika Milito (1879–1883). Nuntempe ĝi estas unu el nuraj du liberaj havenoj de Ĉilio.
En decembro de 1907, la urbo estis kortuŝita de la Masakro de "Santa María" de Ikiko kiam la Ĉilia Armeo, sub estreco de Generalo Roberto Silva Renard, pafis kontraŭ ministoj, kaj ties edzinoj kaj filoj, kiu asemblis ene de la Lernejo Santa María. Oni mortigis inter 500 kaj 2,000 personoj. La fama muzika grupo Quilapayún [kilapaJUN] registris ege konatan kaj sukcesan albumon kiel omaĝo al la mortintoj (Cantata Santa María de Iquique) en 1970.