La Instituto Worldwatch (angle Worldwatch Institute, povas esti esperantigita kiel la Mond-Garda Instituto) estis usona pensfabriko kiu estis fondita en 1974 fare de Lester Brown [1]. Ĝi estis financita per subvencioj de privataj fondaĵoj kaj individuoj. Øystein Dahle estis prezidanto de la estraro ekde 2002 [2].
La instituto havis sian sidejon en la usona ĉefurbo Vaŝingtono kaj estis sendependa interfaka esplorinstitucio fokusinta pri daŭripovaj aferoj kaj ekologie kaj socie kongruaj teknologioj [3].
La instituto laboris kun la transiro al ekologie daŭrigebla teknologio kaj socia justeco [4]. Ili eldonis ĉiujare la libron The State of the World (La Stato de la Tero). Tiu libroserio provas identigi la plej signifajn mediajn defiojn de la tero. La numeroj de 1998 ĝis 2003 haveblas por senpaga (PDF) elŝuto de la retejo de Worldwatch.
Brown forlasis la instituton por fondi la Teran Politikan Instituton en 2000. La Worldwatch Institute estis dissolvita en 2017 post la publikigo de sia lasta State of the World Report. La retejo Worldwatch.org ne plu estis alirebla de meze de 2019 [5].
Referencoj
Eksteraj ligiloj