|
Ĉi tiu artikolo estas orfa, ĉar malmultaj aŭ neniuj aliaj artikoloj ligas al ĝi.
Bonvolu enmeti ligilojn al ĉi tiu paĝo el rilataj artikoloj; sugestoj estas troveblaj ĉi tie. Precizigu la daton: {{Orfa|temo|jaro}} |
Inna MODJA, naskonome Inna BOCOUM[1] (naskiĝis la 19-an de majo 1984 (nun 1984-05-19) en Bamako), estas Malia kantistino. Modja signifas "malbona knabino" en la Fula lingvo[2].
Biografio
Ŝi komencis sian muzikan karieron kun Super Rail Band de Bamako, sekvinte konsilojn de Salif Keïta.
La 21-an de junio 2009, okaze de "fête de la musique" (somertaga muzik-festo okazanta ĉiujare en Francio), ŝi kantis duope kun Jason Mraz en televid-kanalo France 2.
En oktobro 2009, ŝi aperigis sian unuan albumon: Everyday Is a New World, kies unua titolo, Mister H, fariĝis reklam-muziko dum kelkaj monatoj.
En 2010, ŝi rekantis Life origine interpretita de Des'ree en 1998[3].
De tiam, la unua unuopaĵo French Cancan (Mr Sainte Nitouche), eltirita el ŝia nova albumo, estis ofte disaŭdigita de radiostacioj dum somero de 2011. Amuza kaj efika titolo klasigita numero 1 en tv kaj top 5 en radiostacioj. Apero de ŝia nova albumo Love Revolution estis programita la 7-an de novembro 2011.
Inna Modja koncertis la 8-an de novembro 2011 en Parizo en "Café de la Danse" por celebri la aperon de ŝia nova albumo. Ceteraj datoj de venontaj koncertoj tra tuta Francio estas konsulteblaj en ŝia Facebook.
Antaŭ la apero de ŝia unua albumo, ŝi estis pentristino kaj manekeno. Hodiaŭ ŝi estas egerio de marko "Mizani" (L'Oréal).
Diskaro
Albumoj
- 2010: Everyday Is a New World
- 2011: Love Revolution
Unuopaĵoj
- 2011: French Cancan
- 2011: La Fille Du Lido
Engaĝiĝo
Viktimo de seksaj kripligoj senscie de ŝiaj gepatroj, Inna Modja engaĝiĝis en la lukto kontraŭ truditaj virinaj seksaj kripligoj kaj por damaĝkompenso de ili[2].
Referencoj
Eksteraj ligiloj